Heinrich Heine
LARM' SOLA...

Larm' sola, kion ĝi volas?
Min ĝenas per vidnebul'.
El la malnovaj tempoj
ĝi restis en mia okul'.

Ŝi havis multbrilajn fratinojn,
disfluis ili en vent',
disfluis ili en nokto
kun la ĝojo kaj la turment'.

Nebule disfluis ankaŭ
la steloj de blua seren',
ridintaj en mian koron
la ĝojon kun la ĉagren'.

Ve, kiel vanta spiro,
disfluis mem la am'.
Malnova, sola larmo,
disfluu vi ankaŭ jam.